Kiel adapti la komputilon al Esperanto



Prelego por la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Campinas, SP, de la 15-a ĝis la 19-a de Julio 2006

Preleginto: Edvaldo José Antunes Júnior (Júnior Madrigal



Resumo:


Titolo de la prelego: Kiel adapti la komputilon al Esperanto.

Celo: Informi al la esperanta publiko pri la manieroj bone profiti Esperanton en informadiko.

Kelkaj instruoj por skribi la supersignitajn literojn: konfigurado de la klavaro kaj de la sistemo (Vindozo kaj Linukso).

Programoj jam tradukitaj al Esperanto.

Ligoj pri Esperanto kaj komputilo.




Ĉu io malĝuste? Informu al mi:
Nomo:
Retpoŝto:




    Pardonon pro la manko de bela aspekto, mi ankoraŭ deziras havi tempon por fari veran retpaĝaron pri la temo. ;-)

0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto




1ª punkto: Kial ni bezonas alkonformigi la komputilon?


Laŭ PIV:


adapti (tr). 1. Konformigi al specialaj celoj aŭ kondiĉoj: Oni devas adapti sian parolon al la cirkonstancoj; Adapti romanon al la ekrano... 2. Taŭge, ĝuste kunigi ion materian al iu materialo: Adapti kovrilon al kesto, tenilon al tino. = 3. alfari, alĝustigi. 4. Adapto, adaptado. Ago de tiu, kiu adaptas: Adaptado de kanzonoj estas malfacila tasko. 5. adaptaĵo. Io adaptita: “Volpono” estas adaptaĵo de la angla “La Vulpo”, ĉefverko de Ben Jonson. adaptiĝi Fariĝi adaptata: Ŝi rapide adaptiĝis al sia nova situacio. adaptiĝemo Kapablo adaptiĝi.




Bedaŭrinde ordinare la disvolviĝantoj de programoj ne antaŭpensas pri la lingvo Esperanto kiam ili faras siajn projektojn, tial, endas modifi kelkajn konfigurojn de la klavaro kaj aliajn internajn funkciojn de la komputila sistemo por ke eblu la perfekta uzado de Esperanto.


Indas uzi programojn en Esperanto por praktiki ĝin, ju pli uzata, des pli flua. Esperanto estu vivanta lingvo ankaŭ en niaj komputiloj.

0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto



2ª punkto: Ekzemploj da problemoj rilate al la nekonforma adaptado de Esperanto.


La ĉefa problemo estas la supersignitaj literoj ( ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ,ŭ):


Kiel enmeti la supersignitajn literojn sur la klavaron?!


La plejmulto da tiparoj ne enhavas tiujn literojn, ofte ni havas tiun saman problemon eĉ pri la specialaj literoj de iu ajn nacia lingvo, en la portugala: (á, à, ,ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ç), por la internacia lingvo, pli ofte ni havas tiun ĉagrenan kondiĉon.


Krom la literoj, alia problemo, estas la ortografia kaj gramatika korektado, sed jam komencas aperi la solvoj.


0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto




3ª punkto: Kiel konfiguri “Microsoft Word” por tajpi la supersignitajn literojn:


Eblas “instrui” la klavaron skribi en Esperanto, oni simple devas konfiguri la fulmklavojn tiel:


  1. Malfermu novan dokumenton.

  2. Inserir (Enmeti) > Símbolo (Simbolo), klaku sur la litero, ekzemple, “ĉ”.

  3. Alklaku sur “Tecla de atalho” (Fulmklavo).

  4. Sur la kampo “Precione nova tecla de atalho” (Alklaku novan fulmklavon), elektu la klavojn kiun vi deziras uzi por skribi la literon.

  5. Kontrolu ĉu vi ne anstataŭigos iun gravan fulmklavon.

  6. Post la elekto, alklaku sur “Atribuir” (atribui) kaj post “Fechar” (Malfermi).


Mi persone uzas la jenajn fulmklavojn:





Rimarkoj:


  1. Mi ne uzas Ctrl-c ĉar tre ofte oni uzas la originalan fulmklavon “Kopii”.

  2. Bedaŭrinde la konkuranta libera programo OpenOffice.org (BrOffice) ne enhavas similan konfiguradon por la klavaro, sed eblas uzi la programon Esperantilo (en Vindozo aŭ Linukso) aŭ agordi la sistemon ŝanĝante la sistemon.

  3. Se vi instalis Adaptilo-n, Ek-on aŭ alia ajn, tiu konfigurado fariĝis nebezona.


0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto


4ª punkto: Enmeti Esperantan Ortografian Korektadon en OpenOffice.org (BrOffice.org)



Jen grandega avantaĝo de Writer kompare al Word, oni povas korektigi la tekston skribitan en Esperanto, oni uzas la arkivon kiu estas ia Makro, ĝi nomiĝas DicOOo, mi nur trovis ĝin en franca retpaĝaro de OpenOffice.org, sed ne estas problemo al tiuj kiuj ne scias tiun lingvon.


Tute ne gravas la sistemo, Linukso aŭ Vindozo.


  1. Elŝutu la programeton DicOOo en http://www.linuxplusvalue.be/ooffice/dicooo.html, alklaku sur " Pour le télécharger, cliquez ICI" (Por elŝuti ĝin, alklaku ĈI TIE)

  2. Por instali, vi devas kompreneble havi OpenOffice en via komputilo, la programo estas plurlingva, bedaŭrinde la instruoj de la instalado ne enhavas Esperanton, sed enhavas la Portugalan.


  1. Por bone kontroli ĉu la lingvo Esperanto aŭ alia ajn estas bone agordata en la sistemo, iru:


Ferramentas (Ilaro)>Opções (Opcioj)>Configurações de Idiomas(Idiomaj Agordoj)>Idiomas Padrão para Documentos (Normaj Idiomoj por Dokumentoj)> Esperanto


Kontrolu ĉu antaŭ la vorto “Esperanto” , estas la signo “abc”, se jes, la korektado estas ĝuste instalita.


OpenOffice kun esperanta korekt-ortografiilo.

Mi ankaŭ rekomendas senigi la ĝustigojn de ne uzataj lingvoj, por tio faru la jenon:


  1. Sekvu tiun vojon:

    Vindozo: c:\Arquivos de programas\OpenOffice.org2.0\share\dict\ooo

    Linukso: /opt/OpenOffice.org/share/dict/ooo

  2. Malfermu la akivon dictionary.lst

  3. Forviŝu la liniojn kiun komencas je “Dict” kaj “HYPH” de la lingvoj kiuj ne intesas al vi


Ekzemple: Itala lingvo

DICT it IT it_IT

HYPH it IT hyph_it_IT

0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto


5ª punkto: Krozi en retlando (la kiberkosmo)



Krozilpreferoj

Plibonigu viajn krozilpreferojn kaj reklamu Esperanton sen streĉado. Ŝanĝu vian krozilon ke ĝi demandu nian lingvon! Vi preskaŭ neniam rimarkos (ĉar ankoraŭ ne multaj paĝoj estas esperante) sed la paĝaroj vidos ke pli kaj pli homoj preferas esperantlingvajn tekstojn!


Kiel vi povas fari tion?


Kun Firefox


Ferramentas > Opções > Geral > Editar idiomas > Selecione o idioma a adicionar > Esperanto [eo]

Esperante: Iloj > opcioj > Ĝenerala > Ŝanĝi idiomoj > Esperanto [eo]


Ŝanĝu la ordon de via prefero (para baixo (malsupren) / para cima (supren).



Kun Internet Explorer


Ferramentas (Ilaro) > Opções da Internet (Opcioj de la interreto) > Idiomas (Idiomoj) > Adicionar (Aldoni) ... En la skatoleto apud 'Definido pelo usuário (Definita de la uzanto):' tajpu: 'eo' > 'OK' > Selektu 'Definido pelo usuário [eo]' en la listo > Klaku 'Mover para cima' (Movigu supren) ĝis 'Definido pelo usuário [eo]' aperu super en la listo > Klaku 'Ok' dufoje por fermi ambaŭ fenestrojn


*fonto: http://www.startu.net/komputili/krozilpreferoj


0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto


6ª punkto: Unikodo


Unikodo (Unicode) estas internacia norma kodo por la signoj de plej diversaj skribsistemoj, ĝi estas la plej fleksebla el la metodoj por prezenti la ĉapelitajn literojn de Esperanto.


Ĉiu litero aŭ alia signo havas sian unikan kodon. Unikodo difinas unikan numeron por ĉiu ajn signo, sendepende de la platformo kaj programo kaj lingvo.


En interreto, por fari retpaĝojn en HTML, oni uzas la kodprezenton UTF-8


Jen la numeroj de la Esperantaj literoj en Unikodo:



Litero

Numero de la litero

UTF-8 ( Por uzado en HTML)

Majusklaj

Ĉ (C cirkumfleksa)

264

Ĉ

Ĝ

284

Ĝ

Ĥ

292

Ĥ

Ĵ

308

Ĵ

Ŝ

348

Ŝ

Ŭ (U hoka)

364

Ŭ

Minusklaj

ĉ

265

ĉ

ĝ

258

ĝ

ĥ

293

ĥ

ĵ

309

ĵ

ŝ

349

ŝ

ŭ

365

ŭ





*Fontoj:


http://www.unicode.org/standard/WhatIsUnicode.html


http://eo.wikipedia.org/wiki/Unikodo


http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/3-4.htm



0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto

7ª punkto: ISO 639


ISO 639 estas internacia normo, kiu listigas mallongigojn de lingvaj nomoj.


La uzantoj de Linukso ofte vidas tiun kodon (ISO 639-1:2002) rilate al la lingvo kiun oni volas uzi en iu sistemo aŭ programo. Estas du tipoj, kun du (plej ofta) kaj kun tri literoj.


Angla = en

Portugala: pt (Brazilportugala = pt_br)

Esperanto = eo (epo)

Ido = io

*Fonto: http://eo.wikipedia.org/wiki/ISO_639


0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto


8ª punkto: Konfigurado de la klavaro: Por tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn



A) Vindozo


Instalu iun programon por aldoni la opcion de esperanta klavaro.


Tiuj programoj skribeblas en ĉiuj programoj kiujn uzas Unikodon ((kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton de signaro Latina-3.

Ili uzas la jam instalitajn tiparojn de via komputilo por produkti la literojn bezonatajn de Esperanto.


Jen la programoj por Vindozo:


1) Adaptilo

Mi konsilas ĉi tiun ĉar mi uzas ĝin senprobleme en mia Vindozo XP.


Post la instalado kaj konfigurado, oni simple tajpas la klavon “~” plus la literon, ekzemple, ~ + c” = “ĉ”.


Pli da informo kaj elŝuto por Vindozo XP en la paĝo http://www.cursodeesperanto.com.br/pt/adaptiloxp.html


Pli da informo kaj elŝuto por Vindozo 9x (95, 98, 98Se kaj Millenium en la paĝo http://www.kurso.com.br/pt/adaptilo.html



Aliaj samaj programoj:


2) EK

Pli da informo kaj elŝuto en la paĝo http://www.esperanto.mv.ru/Ek


3) Supersigno

http://www.pnc.com.au/~blinky/supersigno/


Averto!

Tiaj programoj kiel Ek, Supersigno kaj Adaptilo ŝanĝas la klavaron ŝanĝante la internon de la sistemo, do preferinde nur spertuloj pri agordado de la sistemo devas instali ilin.

Bone legu la instruojn antaŭ ol ĝia instalado.


B) GNU/Linukso


Bedaŭrinde en Linukso la afero ankoraŭ estas iom komplika, sed eblas.


Mi mem ankoraŭ ne sukcesis, sed pro manko de tempo por min dediĉi lerni kiel fari tion, sed al tiuj kiuj jam estas spertuloj pri Linukso, mi konsilas legi retpaĝojn en interreto, estas multaj kontribuoj, precipe de la sveda samideano Bertilo: http://bertilow.com/komputo/linukso.html


B-2) GNU/Linukso Ubuntu


Jen escepto, laŭ mia sperto, la distribuo la plej taŭga por esperantistoj estas Ubuntu, oni povas tajpi la literojn, ŝanĝante la menuon:


Sistema (sistemo) > Preferências (Preferoj) > Teclado (Klavaro) > Layouts (Aranĝoj)

Serĉu la klavaron Esperanto.


Kelkaj klavoj fariĝos tiel:




Se vi bezonos skribi la literojn q, w, y, ç, nazalajn vokalojn kaj x-on en OpenOffice Writer, eblas skribi en Inserir (enmeti) > Caractere Especial (Speciala tipo)

Por alternigi inter la esperanta kaj ordinara klavaro, agordu tiel:

Sistema (Sistemo) > Preferências (Agordajxoj) > Teclado (Keyboard) > Opções de Layout (Layout Options) > Group Shift / Lock behavior
Elektu la manieron per kiu vi volas ŝanĝi la klavaron, mi elektis la maldekstran klavon Ctrl (left Ctrl-key changes group).

0- Komenco 1- La kialo 2- Problemoj 3- Microsoft  Word 4- OpenOffice.org 5- Krozilpreferoj

6- Unikodo 7- ISO-639 8- Klavaro 9- Programoj 10- Ligoj 11- Vortaro Portugala-Esperanto







9ª punkto: Programoj en Esperanto [Vindozo kaj/aŭ Linukso]