Lasta ĝisdatigo
la 16-an/03/2002
Via reklamo ĉi tie:


Foto: Gentil Barreira
Centro Cultural Dragão do Mar, Fortaleza, Ceará - Brazilo

Hejmpaĝo

Alfabeto kaj fonetiko

Salutoj

Lernu kantante!

Ĝisdatigo

Kontakto


Retfasonado farita de
Júnior Madrigal:


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Supren


    


Novaĵoj:

Ni serĉas volontuloj!

Ĉu vi volas partopreni en tiu projekto? 

Sendu mesaĝon al la respondeculo por ke ni plibonigu tiun retpaĝaron. .

Projekto Portugala por Esperantistoj                  

            Tiu ĉi retpaĝaro celas instrui la bazan nivelon de la portugala pere de Esperanto.

            Delonge estis en mia menso ia projekto pri la ellaborado de kurso pri portugala lingvo en esperanto, sed pro diversaj motivoj mi prokrastis, sed nune pro la alveno de la Internacia Kongreso en Fortaleza, Brazilo, la deziro iel kontribui al la esperanta movado fariĝis kvazaǔ devo.

            Ĉi tiu kurso ne intencas esti kompleta, almenaǔ ne baldaǔe. Jen, ĝi tuj celas instrui la principojn por ke geesperantistoj sukcesos foriri el embarasaj situacioj pro la lingvo en portugallingvaj ejoj kiam ne eblos la ĉeesto de esperantistaj portugallingvanoj.

            La kurso uzos Esperanton kiel lingva ligilo por la lernado, ĝi klopodos utiligi malmultajn gramatikajn regulojn kaj multe da ekzemploj; krom tiuj rimedoj, ĝi utiligos ankaǔ arkivojn .wav por la fonetiko.

           Mi intencas ke ĉi tiu kurso utilos al tiuj kiuj deziras la brazilan gramatikan normon au tiu de Portugalio, do mi petas al la portugalaj kunuloj helpon por citi vortojn au eksprimojn malsamajn en la du landoj, precipe pri la fonetiko, mi ŝatus ke iu preparus arkivojn .wav por ebligi al ni kompari la du normojn.

           Mi Klopodos ĝisdatigi ĉi tiun retpaĝaron ĉiusemajne.

           Se vi trovos ion malĝuste au deziros kontribui por la ellaborado, bonvolu kontakti min: portugala@brazilo.com